La PlejPleja Festivalo



KEF, La Kultura Esperanto-Festivalo estas festivalo de la originala Esperanto-kulturo, kiu tradicie okazas ĉiujn kelkajn jarojn en Nordiaj landoj. Ĝia programo enhavas prezentaĵojn muzikajn, teatrajn, literaturajn i.a..

La 8ª KEF okazis en Helsinko, Finnlando en la jaro 2005. Kun tre abunda programo, ĝi certe estis unu el la pintaj aranĝoj en Esperantujo. Festivalo inspiriga por artistoj kaj spektantoj. Tiu ĉi filmo estas rezulto de la filma registro de Rogener Pavinski, kiu kolektis pli ol 10 horojn da materialo kaj finmuntis la filmon per kunlabora financado, projekto aperigita en la jaro 2012 kaj finita en 2014.

Ideo, filmado kaj muntado:
Rogener Pavinski

Helpa intervjuado kaj filmado:
Roĝer Borĝes

aldona filmado:
Karline Martorell


Nenhum comentário:

Postar um comentário