Páginas

OPINIOJ

"Nur nun mi vere komprenas la entuziasmon, kun kiu vi enkondukis vian projekton. La rezulta filmo superis miajn atendojn kun multaj kortuŝaj perloj, kaj ĝi multe plaĉas al mi. Gratulojn kaj dankegon al vi pro la bonega laboro." - Bob Williamson

"Mi ĵus spektis ĝin kaj revivis kun ĝuo la tiaman semajnon en Helsinko. Dankon kaj gratulon pro via laboro!" -  Sten Johansson

"Dankon, ĵus ricevita. Mi tre ŝatis la enhavon kaj la memorindan etoson, kiun vi spertis." - James Piton

Mi jam videkzamenis (kune kun mia edzino) dufoje la tutan DVD-on. Nun ni povas sincere gratuli vin pro via intensa laboro favore al esperanto-movado. Plie, la enhavo kaj la teknika kvalito de tiu DVD-o estas tre bonaj; brave al vi kaj dankon pri tio nome de ĉiuj esperantistoj (aŭ ne) kiuj povas(os) vidi KEF-etoson dank'al tiun bonan teknikan filmon. Do, mi (ni) ne plu bedaŭras la longtempan atendon de tiu DVD-o" - Maurice Gourichon

"Saluton kara Rogener, mi dankegas pro la sendo d ela DVD La PLejpleja festivalo. Ĝi estas bonega! Gratulegojn por via persista laboro". - Flo Martorel

"Elkoran dankon kaj multajn brakumojn pro la DVD, kiun mi hodiaŭ ricevis. Mi jam ĝojas ĝui ĝin en nia lernrondo" - Uwe Stecher - Vieno, Austrio

"Gratulon kaj dankon pro la laboro. Estis amuze rekoni kelkajn homojn, kelkajn ekstraktoj de la filmo "Esperanto estas..." kaj kelkajn projektojn tiam efektiviĝontajn sed kiuj nuntempe jam estas plene efektivigitaj. Fakte la filmo donas samtempe la ĝojon kvazaŭ ĉeesti la eventon kaj la plendemon ne plene ĉeesti ĝin. La filmo iom hipnote enmetis en mia cerbo la deziron partopreni en KEF." - Allan Argolo - Brazilo