PRI LA KEF 2005

KEF 2005
Sube legeblas raporto pri la KEF 2005 farite de Rogener Pavinski kaj publikigita en TEJO-Tutmonde n-ro 113 (2005:5)

Fama brazila rokgrupon kantas: "Ni ne volas nur manĝon, ni volas manĝon, amuziĝon kaj arton". Ja ĉion ĉi mi trovis en KEF 2005 ĉi-somere en Helsinko, la bela ĉefurbo de Helsinko.

Ne nur pro tio ke la manĝo estis inkluzivita en la aliĝo, sed ankaŭ por tio ke arto kaj amuziĝo estis nia ĉefa plado dum KEF. Kaj mi devas konfesi ke neniu malsatis dum tiu semajno. Tute male, tiam renkontiĝis homoj kiuj uzas la internacian lingvon laŭ la plej ĝuiga maniero: Belarte!

La animsatigaj pladoj venis el pluraj mondopartoj, tiel ebligante al ĉiuj krom ĝui tre varian programeron, ekkoni artistojn kiuj ne ofte venas al Esperanto-aranĝoj..

Arto por aŭskulti, legi, pripensi, danci, kanti kaj ĝui. Partoprenis peskaŭ ĉiuj aktivaj E-artistoj. Dolchamar, la 'hejma valoraĵo' prezentiĝis dufoje, elektre kaj akustike. Elektre ili tre rokas nun, kaj estis la plej verva grupo. Akustike, ili fakte nur anstataŭigas la elektran gitaron per akustika kaj faras la saman spetaklon, pli bone por ni, kiuj povis dufoje ilin spekti.

Ĵomart kaj Nataŝa, ne koncertis nur en Liberté, (urba klubejo kiu fariĝis nia dua ĉarma ejo, kien ni ĉiujn 'helan' nokton iris por spekti la koncertojn! kaj kiaj koncertoj!) ili ludis ĉie en la KEF-ejo. Karina, ilia filino, brile kunkantis kaj ja estas pruvo ke talento devas havi ankaŭ genetikan influon!

Estis aparta sud-amerika etoso en ĉi tiu KEF. Flavio Fonseca kaj Alejandro Cossavella respondecis pri ĝi. Al la koncerto de Flavio, venis homoj en Helsinko por spekti. Li plurfoje estis postulataj de pluraj kantistoj kiuj deziris lerni kiel ludi sambon! Alejandro Cossavella kontentige suprprizigis ĉiujn ĉar multaj estis aŭdintaj liajn kanzonojn antaŭe, tamen li unuafoje partoprenis en KEF. Videblas ke Artisto li ja estas, tamen tiel bone kiel kantisto li same estas komedianto.

Martin Wiese, prezentiĝis sole kun gitaro, sen 'persone' tamen eĉ pli 'persone'. Mi ege ĝojas ke almenaŭ trionon de unu el miaj plej ŝatataj muzikgrupoj mi povis spekti.

Jomo kaj Liberecanoj koncertis per danciga muzika miksado, kiu laŭ li mem povas esti nomata kiel slavrokenrolo! Esperanto-Desperado, kiu laŭ mi estas la plej 'esperantista' muzikgrupo nuntempe efike dancigis la publikon! En la lasta nokto ni povis spekti la UNUSOLAN koncerto de La Porkoj iam ajn !

La nemuzika flanko de la festivalo same estis ege riĉa, per kontribuoj de Jorge Camacho, kiu gvidis inter aliajn, atelieron pri  poemverkado, rokliriko kaj erotika poezio. Sten Johansson pri prozoverkado kaj prezento pri krimromanoj i.a. Probal  Dasgupta pri recenzarto kaj beletra tradukado k.a. Arnaŭ Torras ekspoziciis siajn komiksojn, Teatra kaj Opera vespero, Filmodublada konkurso kaj apluraj aliaj prelegoj kaj atelieroj rilate al arto.

En "artistoj sinprezentas", kantistoj, verkistoj  povis klarigi pri siaj verkoj, siaj laboraĵoj kaj respondi demandojn de la  publiko!

Estis inspiriga festivalo de la artistoj kaj spektantoj kune. Ĉiuj kune brilis kaj miksiĝis ke en la fino oni ne plu povis diri kiu  estis kiu! Laŭ mi plej pruvas tion kelkaj ekzemploj: La viva karaokeo - mirinda ideo, kiu ebligis al kiuj ajn kanti akompanite de kiu ajn, kiu scipovis ludi iun istrumenton. Do iom hazarde kuniĝis artistoj kaj partoprenantoj por kune improvize ludi. Verdire, rilate al kantistoj, neniu eltrovaĵo aperis, tamen la vespero estis tiel amuze ke oni devis forpeli nin de la klubejo por fermi gin.  La vespero de erotika poezio en kiu Jorge Camacho invitis plurajn partrenantojn por deklami sursceneje la  poemojn.

La estoso estis tiom muzika ke ĉiunokte post la koncertoj en la klubejo, muzikantoj kaj muzikistoj renkontiĝis en la cefa salono de la ejo kaj improvizis ĝis la nokto fin'! Neforgesebla estis la dublada konkurso  - Oni dublis filmojn konatajn (aŭ ne) vive dum ili spektiĝis ĉe granda ekrano! Imagu ke la kunveno de la hobitoj en "la majstro de la ringoj" fariĝas laŭ la dublado estrar-kunveno de UEA!

La unusola bedaŭrinda afero estis la malmulta ĉeesto de partoprenantoj, kiu unuflanke permesis al ni ĝui tre apartan intiman etoson, tamen aliflanke malebligas pli oftajn ĉispecajn kulturaranĝojn, kiu malgraŭ la nerekono de la esperantistaro, tiom multege gravas por la supervivo de la propra lingvo.  Se ni ankoraŭ ne konsumas nek vivas nian propran kulturon, kiel ni provas ĝin oferti al cetera mondo?

La nokotmeza suno brilegis kune kun la esperanta kulturo ĉi-somere en Helsinko. Ke ni ĉiuj respondecu ankaŭ pri forigi la nigrajn nubojn de la E-kultura ĉielo por ke ĝi daŭre brilu plu.

Rogener Pavinski